renseignements sur les activitées des rencontres esperantistes
Dankegon pro la belega semajno en Pluezek
2010.
Ĉio estas sukceso: la amika etoso, la bonkvalitaj kursoj, la diversaj atelieroj, la
turismaj posttagmezoj, la vesperaj programeroj eĉ la
bongustaj manĝaĵoj.
Dum la "ateliero" pri Tinĉjo, kiun mi gvidis ĉiutage de la 5a ĝis la 7a antaŭ pli
ol 20 homoj, mi ofte
leviĝis en la aero kiel Benita
Fulmo. Ne pro vizio sed pro ĝojo kaj
feliĉo.
Plel amike
Michel Dechy
Reveninte hejmen, mi deziras danki la pluezekan skipon pro la sencesa atento al la
kontentigo de la stagxanoj.
pliafoje, vi preparis bonan programon : mi sxategis lerni kun kaj per valoraj
instruistoj kiel stefan mac gill kaj michel dechy!
elkore salutas vin cxiujn Elinjo /
Elisabeth Le Dru kaj Théo
Karaj,
Mi skribas rapidan mesaghon por kore danki al chiu, kiu helpis min dum
mia dek-taga restado en Francio.
Due al la teamo en Pluezek - bv. transdoni mian dankon al la tuta
teamo. Mi ricevis belan grupon por gvidi - ili estis kunbabilemaj kaj
diligentaj kaj lerndeziraj. Ni multe laboris kaj samtempe amuzighis. Bretonio tre plachis; multrilate ghi memorigis min pri Nov-Zelando kaj mia juneco tie - feliche la programo inkluzuvis bonajn
ekskursojn
Refoje al chiu helpinto, grandegan dankon!
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI
Karaj,
tutkora n dankon al vi cxiuj pro la eksterordinara sxanco esti denove kune dum la
nunjar a Plouezek 2010.
Mi esperas, ke mi ne trompis viajn esperojn, kvankam mia "rapidparola" kontribuo pri UEA estis
iom modesta. Mi tamen ja tute ne antauxdis kaj ecx ne volis konurenci kun Ursula kaj Giuseppe. Rerenkonti miajn malnovajn geamikojn cxe vi estis ali f lanke granda kaj kotusxa travivajxo.
Same granda kaj kortusxa sperto estis rerekontigxi kun vi kaj konatigxi kun tiuj bravuloj,
kiuj plupretos la torcxos de unu el la plej sukcesaj francaj E-arangxoj.
Dankante pro neforgeseblaj momentoj inter vi mi salutas vin plej amike kaj kore - cxi-foje el la
jam >plouezeka< lauxvetere VArsovio,
BARBARA
Estimataj karaj,
Jam al pluraj geamikoj ni rekomendis la partoprenon en la Pluezekaj tagoj, ĵus pro
tiu intima familia karaktero de « faire ensemble »
Kun gajaj kaj disciplinitaj tagoj, kie ĉio fluis harmonie je la kontento de
ĉiuj
Specialan laŭdon al la organizantoj, al la fantaziplenaj kuiristinoj, al la vesperaj programoj
kaj matenaj studoj.
Belajn homojn, interesajn esperanto parolantojn ni suprize trovis en Bretonio en tute speciala
etoso kaj ni ege ĝojas pri tio.
Feliĉe ni havas multajn fotojn kiuj rememorigas al ni neforgeseblajn
geamikojn.
Varman tropikan brakumon al ĉiuj !
Ursula kaj Giuseppe